Skip to main content

Himnoj

Pro La Belo De La Ter

For the Beauty of the Earth

1Pro la belo de la ter', pro la gloro de l' ĉiel', Pro la amo kaj la ver' nin tenantaj sen ŝancel', *Kantas ni el danka kor' laŭdokanton, ho Sinjor'!*

2Pro l' mirindo de la temp', de la nokto kaj la tag' De aŭtuno kaj printemp', monto, valo, kampo, lag', *Kantas ni el danka kor' laŭdokanton, ho Sinjor'!*

3Pro la ĝoj' de homa am', familio, amikar', Pro l' socia panoram', nin aŭskultu, Dio, ĉar *Kantas ni el danka kor' laŭdokanton, ho Sinjor'!*

4Pro l' fidelo kaj esper' de l' eterna Eklezi', Ĉie sur la tuta ter' Vin gloranta, kara Di', *Kantas ni el danka kor' laŭdokanton, ho Sinjor'!*

5Pro Vi Mem, la Ĉefdonac', niaj vivo, vero, voj', Pro senlime ama grac', tera pac', ĉiela ĝoj', *Kantas ni el danka kor' laŭdokanton, ho Sinjor'!*