Skip to main content

Himnoj

Ho Granda Dio Kiam Mi Rigardas

How Great Thou Art

1Ho granda Dio, kiam mi rigardas la mirindaĵojn, kiujn kreis Vi, Kaj ke senĉese Via amo ardas por teni ĉion en plenharmoni', Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'! Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'!

2Pri Vi parolas la somera vento, kaj floroj odorantaj en kampar', Trilantaj birdoj en vespersilento, sennombraj voĉoj de la kreitar' — Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'! Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'!

3Kaj kiam mi memoras pri la gloro de mia savo per la Krist-ofer', Mi klinas min kun adorad-fervoro, dankante Vin kun pura kor-sincer'. Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'! Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'!

4Kaj fine falos ĉiuj tempvualoj, kaj bonvenigos nin Emanuel'; Ravege sonos la anĝel-Ä„oraloj; ekĝuos mi la gloron de l' ĉiel'. Des pli mi laÅ­de gloros Vin per kant', kaj dankos Vin, ho bona Di'! Des pli mi laÅ­de gloros Vin per kant', kaj dankos Vin, ho bona Di'!