Himnoj
Venu Font De Ĉiu Beno
Come Thou Font of Every Blessing
1Venu, Font' de ĉiu beno, veku kanton en la kor', Pro forigo de ĉagreno, pro indulgo kaj favor'. Kiel kantas anĝel-lando, tiel ankaŭ kantu mi, Pri la pek-kovranta sango de l' amanta Fil' de Di'.
2Ebenezer! Jen kordanke krias mi: Li helpis min! Kaj mi fidas, ke senmanke Li min tenos ĝis la fin'. Serĉis min Jesu' Paŝtisto, ŝafon en animdanĝer'; Kun miriga am-persisto faris Sin por mi ofer'.
3Kiel granda mia ŝuldo al la graco de l' Sinjor'! Mi submetu min al muldo, kiu faros min trezor', Ĉar mi scias min malforta, forvagema; tamen mi Min konfidas al senmorta amo de l' savanta Di'.