Skip to main content

Himnoj

Aŭdu Kantas Anĝel Ĥor'

Hark! the herald angels sing

1Aŭdu! kantas anĝel-Ąor': Nun naskiĝis la Sinjor'! Pro kompat' pekulojn Di' Repacigas nun kun Si! Homoj tra la tuta tero, Resonigu tra l' etero L' anĝel-kanton pri la ven' De la Beb' en Betlehem'! Aŭdu! kantas anĝel-Ąor': Nun naskiĝis la Sinjor'!

2Krist', eterne la Sinjor', Adorata en la glor', Je la horo de destin' Ido de la Virgulin'; Karne vualita Li Estas homiĝinta Di', Inter ni kun sava cel' Venis Li, Emanuel'. Aŭdu! kantas anĝel-Ąor': Nun naskiĝis la Sinjor'!

3Li, ĉiela Princ' de Pac', Li, la suno de justec' Grace donas al l' anim' Lumon, vivon, preter lim'. Venis Li de Sia trono, Ke ne devu morti homo, Sed ke li naskiĝu por Vivo en eterna glor'. AÅ­du! kantas anĝel-Ä„or': Nun naskiĝis la Sinjor'!