Skip to main content

Himnoj

En Bova Fojntrogo

Away in a manger

1En bova fojntrogo anstataŭ litet' Ripozis la dolĉa Jesua kapet'. La steloj rigardis el nuba vual' Al eta Jesuo dormanta en stal'.

2La bovoj blekadis post taga labor', Sed kuŝis Jesuo sen plendo aŭ plor'. Jesu', mi vin amas! Ho restu kun mi; Protektu min ĝis la matena radi'.

3Ho kara Jesuo! Ne iru vi for, Sed restu proksime por ĉiam en kor'. Benadu infanojn sur ter' tie ĉi, Ĝis vivo ĉiela, en gloro kun vi.