Agoj
Äapitro 9
1Kaj SaÅlo, ankoraÅ spirante minacojn kaj mortigon kontraÅ la disÄiploj de la Sinjoro, iris al la Äefpastro,
2kaj petis de li leterojn al la sinagogoj en Damasko, por ke, se li eble trovos homojn, aliÄintajn al la Vojo, Äu virojn aÅ virinojn, li alkonduku ilin katenitajn al Jerusalem.
3Kaj dum li vojaÄis, li alproksimiÄis al Damasko; kaj subite ekbrilegis ÄirkaÅ li lumo el la Äielo;
4kaj li falis sur la teron, kaj aÅdis voÄon dirantan al li:SaÅlo, SaÅlo, kial vi min persekutas?
5Kaj li diris:Kiu vi estas, ho Sinjoro? Kaj tiu diris:Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas;
6sed leviÄu, kaj eniru en la urbon, kaj estos dirite al vi, kion vi devas fari.
7Kaj liaj kunvojaÄantoj staris mutaj, aÅdante la voÄon, sed vidante neniun.
8Kaj SaÅlo leviÄis de la tero; kaj kiam liaj okuloj malfermiÄis, li vidis nenion; kaj ili kondukis lin je la mano, kaj venigis lin en Damaskon.
9Kaj li estis sen vidpovo tri tagojn; kaj ne manÄis, nek trinkis.
10Kaj en Damasko estis unu disÄiplo nomata Ananias; kaj la Sinjoro diris al li en vizio:Ananias. Kaj li respondis:Jen mi, Sinjoro.
11Kaj la Sinjoro diris al li:LeviÄu, kaj iru sur la straton, kiun oni nomas Rekta, kaj serÄu en la domo de Judas viron, nomatan SaÅlo, el Tarso; Äar jen li preÄas;
12kaj li vidis viron, nomatan Ananias, enirantan kaj metantan sur lin la manojn, por ke li ricevu vidpovon.
13Sed Ananias respondis:Sinjoro, mi aÅdis de multaj pri Äi tiu viro, kiom da malbono li faris kontraÅ viaj sanktuloj en Jerusalem;
14kaj Äi tie li havas de la Äefpastroj aÅtoritaton kateni Äiujn, kiuj vokas vian nomon.
15Sed la Sinjoro diris al li:Ekiru, Äar li estas elektita ilo por mi, por porti mian nomon antaÅ la nacianoj kaj la reÄoj kaj la Izraelidoj;
16Äar mi montros al li, kiom li devas suferi pro mia nomo.
17Kaj Ananias ekiris, kaj eniris en la domon, kaj metinte sur lin la manojn, diris:Frato SaÅlo, min sendis la Sinjoro Jesuo, kiu aperis al vi en la vojo, laÅ kiu vi venis, por ke vi ricevu vidpovon kaj pleniÄu de la Sankta Spirito.
18Kaj tuj falis de liaj okuloj kvazaÅ skvamoj; kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj leviÄis kaj baptiÄis;
19kaj preninte nutraĵon, li refortiÄis. Kaj dum kelke da tagoj li restis kun la disÄiploj en Damasko.
20Kaj en la sinagogoj li tuj proklamis Jesuon, ke li estas la Filo de Dio.
21Kaj miregis Äiuj, kiuj lin aÅdis, kaj ili diris:Äu li ne estas tiu, kiu en Jerusalem pereigis tiujn, kiuj vokis Äi tiun nomon? kaj li venis Äi tien por tio, ke li konduku ilin katenitajn antaÅ la Äefpastrojn.
22Sed SaÅlo des pli fortiÄis, kaj li konfuzis la Judojn loÄantajn en Damasko, pruvante, ke tiu estas la Kristo.
23Kaj post la paso de multaj tagoj, la Judoj kune konsiliÄis, por lin mortigi;
24sed ilia konspiro sciiÄis al SaÅlo. Kaj ili observadis la pordegojn tage kaj nokte, por lin mortigi;
25sed liaj disÄiploj prenis lin nokte, kaj mallevis lin tra la urba muro, malsupren lasante lin en korbego.
26Kaj kiam li venis en Jerusalemon, li provis aliÄi al la disÄiploj; kaj Äiuj lin timis, ne kredante, ke li estas disÄiplo.
27Sed Barnabas prenis lin, kaj kondukis lin al la apostoloj, kaj rakontis al ili, kiel li sur la vojo vidis la Sinjoron, kiu ankaÅ parolis al li, kaj kiel en Damasko li sentime parolis en la nomo de Jesuo.
28Kaj li estis kun ili, enirante kaj elirante en Jerusalem,
29kaj sentime predikante en la nomo de la Sinjoro; kaj li parolis kaj disputadis kontraÅ la Grekaj Judoj; sed ili entreprenis mortigi lin.
30Kaj la fratoj, eksciinte tion, kondukis lin al Cezarea, kaj forsendis lin al Tarso.
31Kaj la eklezio tra la tuta Judujo kaj Galileo kaj Samario havis pacon kaj ricevis edifon; kaj iradante en la timo de la Sinjoro kaj en la konsolo de la Sankta Spirito, Äi kreskis.
32Kaj dum Petro trairis Äiujn regionojn, li ankaÅ malsupreniris al la sanktuloj loÄantaj en Lida.
33Kaj tie li trovis unu viron, nomatan Eneas, kiu kuÅadis en sia lito jam ok jarojn; Äar li estis paralizulo.
34Kaj Petro diris al li:Eneas, Jesuo Kristo vin sanigas; leviÄu, kaj ordigu vian liton. Kaj li tuj leviÄis.
35Kaj Äiuj loÄantoj en Lida kaj en Åaron lin vidis, kaj turniÄis al la Sinjoro.
36Kaj estis en Jafo unu disÄiplino, nomata Tabita, kiu laÅ traduko estas nomata Dorkas; Åi estis plena de bonfaroj kaj almozoj, kiujn Åi faris.
37Kaj en tiu tempo Åi malsaniÄis, kaj mortis; kaj ili Åin lavis kaj metis en supran Äambron.
38Kaj Äar Lida estis proksime de Jafo, la disÄiploj, aÅdinte, ke Petro estas tie, sendis al li du virojn, por petegi lin:Ne prokrastu veni al ni.
39Kaj Petro leviÄis kaj iris kun ili. Kaj kiam li alvenis, ili lin kondukis en la supran Äambron; kaj alestis apud li Äiuj vidvinoj, plorante kaj montrante tunikojn kaj vestojn, kiujn Dorkas faris, kiam Åi estis ankoraÅ kun ili.
40Sed Petro, formetinte Äiujn, genuiÄis kaj preÄis, kaj, turninte sin al la korpo, li diris:Tabita, leviÄu. Kaj Åi malfermis siajn okulojn, kaj, vidinte Petron, Åi side leviÄis.
41Kaj li donis al Åi la manon kaj starigis Åin, kaj, vokinte la sanktulojn kaj vidvinojn, li prezentis Åin vivanta.
42Kaj tio fariÄis sciata tra la tuta Jafo, kaj multaj kredis al la Sinjoro.
43Kaj dum multe da tagoj li loÄis en Jafo Äe unu Simon, tanisto.