Skip to main content

Sentencoj

Ĉapitro 14

1Saĝa virino konstruas sian domon; Sed malsaĝa detruas ĝin per siaj manoj.

2Kiu iras la ĝustan vojon, tiu timas la Eternulon; Sed kiu iras vojon malĝustan, tiu Lin malestimas.

3En la buŝo de malsaĝulo estas vergo por lia malhumileco; Sed la buŝo de saĝuloj ilin gardas.

4Se ne ekzistas bovoj, la grenejoj estas malplenaj; Sed multe da profito estas de la forto de bovoj.

5Verama atestanto ne mensogas; Sed atestanto falsama elspiras mensogojn.

6Mokanto serĉas saĝecon kaj ĝin ne trovas; Sed por saĝulo la sciado estas facila.

7Foriru de homo malsaĝa; Ĉar vi ne aŭdos parolon de saĝo.

8La saĝeco de saĝulo estas komprenado de sia vojo; Kaj la malsaĝeco de malsaĝuloj estas trompiĝado.

9Malsaĝuloj ŝercas pri siaj kulpoj; Sed inter virtuloj ekzistas reciproka favoro.

10Koro scias sian propran malĝojon; Kaj en ĝia ĝojo ne partoprenas fremdulo.

11Domo de malvirtuloj estos ekstermita; Sed dometo de virtuloj floros.

12Iufoje vojo ŝajnas ĝusta al homo, Kaj tamen ĝia fino kondukas al la morto.

13Ankaŭ dum ridado povas dolori la koro; Kaj la fino de ĝojo estas malĝojo.

14Laŭ siaj agoj manĝos homo malbonkora; Kaj homo bona satiĝos per siaj faroj.

15Naivulo kredas ĉiun vorton; Sed saĝulo estas atenta pri sia vojo.

16Saĝulo timas, kaj forkliniĝas de malbono; Sed malsaĝulo estas incitiĝema kaj memfidema.

17Malpacienculo faras malsaĝaĵojn; Kaj malbonintenculo estas malamata.

18Naivuloj akiras malsaĝecon; Sed saĝuloj estas kronataj de klereco.

19Malbonuloj humiliĝos antaŭ bonuloj; Kaj malvirtuloj estos antaŭ la pordego de virtulo.

20Malriĉulo estas malamata eĉ de sia proksimulo; Sed riĉulo havas multe da amikoj.

21Kiu malŝatas sian proksimulon, tiu estas pekulo; Sed kiu kompatas malriĉulojn, tiu estas feliĉa.

22Ĉu ne eraras malbonintenculoj? Sed favorkoreco kaj vero estas ĉe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn.

23De ĉiu laboro estos profito; Sed de babilado venas nur senhaveco.

24Propra riĉeco estas krono por la saĝuloj; Sed la malsaĝeco de la malsaĝuloj restas malsaĝeco.

25Verparola atestanto savas animojn; Sed malverparola elspiras trompon.

26En la timo antaŭ la Eternulo estas forta fortikaĵo; Kaj Li estos rifuĝejo por Siaj infanoj.

27La timo antaŭ la Eternulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.

28Grandeco de popolo estas gloro por reĝo; Kaj manko de popolo pereigas la reganton.

29Pacienculo havas multe da saĝo; Sed malpacienculo elmontras malsaĝecon.

30Trankvila koro estas vivo por la korpo; Sed envio estas puso por la ostoj.

31Kiu premas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kaj kiu Lin honoras, tiu kompatas malriĉulon.

32Pro sia malboneco malvirtulo estos forpuŝita; Sed virtulo eĉ mortante havas esperon.

33En la koro de saĝulo ripozas saĝo; Kaj kio estas en malsaĝuloj, tio elmontriĝas.

34Virto altigas popolon; Sed peko pereigas gentojn.

35Favoron de la reĝo havas sklavo saĝa; Sed kontraŭ malbonkonduta li koleras.