Skip to main content

Sentencoj

Ĉapitro 12

1Kiu amas instruon, tiu amas scion; Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsaĝulo.

2Bonulo akiras favoron de la Eternulo; Sed homo malica estos kondamnita.

3Ne fortikiĝos homo per malvirto; Sed la radiko de virtuloj ne ŝanceliĝos.

4Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj.

5La pensoj de virtuloj estas justeco; La meditado de malvirtuloj estas malico.

6La paroloj de malvirtuloj estas insido pri sango; Sed la buŝo de virtuloj ilin savas.

7La malvirtuloj renversiĝos kaj malaperos; Sed la domo de virtuloj staros forte.

8Oni laŭdas homon laŭ lia saĝo; Sed perversulo estos hontigita.

9Pli bona estas homo negrava, sed laboranta por si, Ol homo, kiu serĉas honoron, sed al kiu mankas pano.

10Virtulo kompatas la vivon de sia bruto; Sed la koro de malvirtuloj estas kruela.

11Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu estas malsaĝulo.

12Malvirtulo serĉas subtenon de malnobluloj; Sed la radiko de virtuloj donas forton.

13Per siaj pekaj vortoj kaptiĝas malbonulo; Sed virtulo eliras el mizero.

14Per la fruktoj de sia buŝo homo bone satiĝas; Kaj laŭ la merito de siaj manoj homo ricevas redonon.

15La vojo de malsaĝulo estas ĝusta en liaj okuloj; Sed saĝulo aŭskultas konsilon.

16Malsaĝulo tuj montras sian koleron; Sed saĝulo ignoras ofendon.

17Kiu estas verama, tiu eldiras tion, kio estas ĝusta, Sed falsama atestulo trompon.

18Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo; Sed la lango de saĝuloj sanigas.

19Parolo vera restas fortike por ĉiam; Sed parolo malvera nur por momento.

20Malico estas en la koro de malbonintenculoj; Sed ĉe la pacigantoj estas ĝojo.

21Nenio malbona trafos virtulon; Sed la malvirtuloj havas plene da malbono.

22Abomenaĵo por la Eternulo estas buŝo mensogema; Sed kiuj agas laŭ vero, tiuj plaĉas al Li.

23Saĝa homo kaŝas scion; Sed la koro de malsaĝuloj elkrias malsaĝecon.

24La mano de diligentuloj regos; Sed mano maldiligenta pagos tributon.

25Zorgo en la koro de homo ĝin premas; Sed amika vorto ĝin ĝojigas.

26Al la virtulo estas pli bone, ol al lia proksimulo; Sed la vojo de malvirtuloj ilin erarigas.

27Maldiligenteco ne pretigos al si manĝon; Sed homo diligenta havas riĉecon.

28Sur la vojo de virto estas vivo, Kaj ĝi estos ebenigita kontraŭ morto.