Skip to main content

Psalmaro

Ĉapitro 93

1La Eternulo reĝas; Li estas vestita de majesto; La Eternulo estas vestita kaj zonita de potenco; Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu.

2De antikve estas fortika Via trono; Vi estas de eterne.

3Levas la riveroj, ho Eternulo, levas la riveroj sian voĉon, Levas la riveroj sian bruon;

4Pli ol la bruo de multego da akvo, Ol la potencaj ondoj de la maro, Potenca estas la Eternulo en la altaĵo.

5Viaj leĝoj estas tre fidindaj; Via domo estas ornamita de sankteco, Ho Eternulo, por eterne.