Skip to main content

Psalmaro

Ĉapitro 131

1Kanto de suprenirado. De David. Ho Eternulo, ne tenas sin alte mia koro, kaj ne leviĝas alte miaj okuloj; Kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj kaj neatingeblaj por mi.

2Mi trankviligis kaj kvietigis mian animon; Kiel infano formetita for de la mamo de sia patrino, kiel infano demamigita, Tiel estas en mi mia animo.

3Ho Izrael, fidu la Eternulon, De nun kaj eterne.