Skip to main content

Psalmaro

Ĉapitro 125

1Kanto de suprenirado. Kiuj fidas la Eternulon, Tiuj estas kiel la monto Cion, Kiu ne ŝanceliĝas, sed restas eterne.

2Montoj estas ĉirkaŭ Jerusalem, Kaj la Eternulo ĉirkaŭas Sian popolon, De nun kaj eterne.

3Ĉar ne kuŝos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj; Por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustaĵo.

4Bonfaru, ho Eternulo, al tiuj, Kiuj estas bonaj kaj piaj per sia koro;

5Sed tiujn, kiuj dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj, La Eternulo pereigos kune kun la malbonaguloj. Paco al Izrael!