Skip to main content

2 Samuelo

Ĉapitro 10

1Okazis poste, ke mortis la reĝo de la Amonidoj, kaj lia filo Ąanun fariĝis reĝos anstataŭ li.

2Tiam David diris:Mi estos favorkora al Ąanun, filo de NaĄaŝ, konforme al tio, kiel lia patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis, por konsoli lin per siaj servantoj pri lia patro. Kaj la servantoj de David venis en la landon de la Amonidoj.

3Sed la eminentuloj de la Amonidoj diris al sia sinjoro Ä„anun:Ĉu efektive David deziras honori vian patron antaÅ­ vi, ke li sendis al vi konsolantojn? ĉu ne por pristudi la urbon, esplorrigardi kaj ruinigi ĝin, David sendis al vi siajn servantojn?

4Tiam Ä„anun prenis la servantojn de David, kaj forrazis al ili duonon de la barbo, kaj detranĉis iliajn vestojn ĝis duono, ĝis la lumboj, kaj foririgis ilin.

5Kiam oni tion raportis al David, li sendis al ili renkonte, ĉar tiuj homoj tre hontis. Kaj la reĝo diris:Restu en JeriÄ„o, ĝis rekreskos viaj barboj, kaj tiam revenu.

6Kiam la Amonidoj vidis, ke ili indignigis Davidon, tiam la Amonidoj sendis kaj dungis Sirianojn el Bet-ReĄob kaj Sirianojn el Coba, dudek mil piedirantojn, kaj de la reĝo de MaaĄa mil homojn kaj de Tob dek du mil homojn.

7Kiam David aŭdis pri tio, li sendis Joabon kaj la tutan armeon da kuraĝuloj.

8Kaj eliris la Amonidoj kaj batalaranĝiĝis ĉe la enirejo de la pordego; kaj la Sirianoj el Coba kaj el ReÄ„ob kaj la viroj de Tob kaj de MaaÄ„a estis aparte, sur la kampo.

9Kiam Joab vidis, ke li havos kontraŭ si batalon antaŭe kaj malantaŭe, li faris elekton el ĉiuj plejbravuloj en Izrael kaj batalaranĝis ilin kontraŭ la Sirianoj;

10kaj la ceteran parton de la popolo li komisiis al sia frato Abiŝaj, kaj batalaranĝis ilin kontraŭ la Amonidoj.

11Kaj li diris:Se la Sirianoj superfortos min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos vin, tiam mi iros, por helpi vin.

12Estu kuraĝa, kaj ni tenu nin forte por nia popolo kaj por la urboj de nia Dio; kaj la Eternulo faru tion, kio plaĉos al Li.

13Kaj Joab, kun la popolo, kiu estis kun li, komencis la batalon kontraŭ la Sirianoj; kaj ĉi tiuj forkuris antaŭ li.

14Kiam la Amonidoj vidis, ke la Sirianoj forkuris, ili ankaŭ forkuris antaŭ Abiŝaj, kaj foriris en la urbon. Tiam Joab returnis sin de la Amonidoj, kaj venis Jerusalemon.

15Kiam la Sirianoj vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili kolektiĝis en unu loko.

16Kaj Hadadezer sendis, kaj elirigis la Sirianojn transriverajn; kaj ili venis en Ąelamon; kaj ŜobaĄ, militestro de Hadadezer, ilin kondukis.

17Kiam tio estis raportita al David, li kolektis ĉiujn Izraelidojn, kaj transiris Jordanon kaj venis en Ä„elamon. Kaj la Sirianoj aranĝis sin kontraÅ­ David kaj ekbatalis kontraÅ­ li.

18Kaj la Sirianoj forkuris antaÅ­ Izrael, kaj David mortigis el la Sirianoj sepcent ĉaristojn kaj kvardek mil rajdantojn; ankaÅ­ ŜobaÄ„on, la militestron, li frapis, kaj tiu mortis tie.

19Kiam ĉiuj reĝoj, kiuj servis Hadadezeron, vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili faris pacon kun la Izraelidoj kaj submetiĝis al ili. Kaj la Sirianoj timis helpi plu al la Amonidoj.