Skip to main content

2 Kroniko

Ĉapitro 11

1Kiam ReĄabeam venis en Jerusalemon, li kolektis el la domo de Jehuda kaj de Benjamen cent okdek mil elektitajn militistojn, por militi kontraŭ Izrael, por revenigi la regnon al ReĄabeam.

2Sed aperis vorto de la Eternulo al Ŝemaja, homo de Dio, dirante:

3Diru al ReÄ„abeam, filo de Salomono, reĝo de Judujo, kaj al ĉiuj Izraelidoj en la lando de Jehuda kaj de Benjamen jene:

4Tiele diras la Eternulo:Ne iru kaj ne militu kontraŭ viaj fratoj; reiru ĉiu al sia domo, ĉar de Mi estas farita ĉi tiu afero. Kaj ili obeis la vortojn de la Eternulo, kaj rifuzis iri kontraŭ Jerobeamon.

5ReĄabeam loĝis en Jerusalem, kaj li konstruis fortikaĵojn en la urboj de Judujo.

6Li prikonstruis Bet-LeĄemon, Etamon, Tekoan,

7Bet-Curon, SoĄon, Adulamon,

8Gaton, Mareŝan, Zifon,

9Adoraimon, LaĄiŝon, Azekan,

10Corean, Ajalonon, kaj Ąebronon, kiuj estis urboj fortikigitaj en la lando de Jehuda kaj de Benjamen.

11Li fortigis tiujn fortikaĵojn kaj starigis tie estrojn, aranĝis provizejojn de manĝaĵoj, oleo, kaj vino.

12Kaj en ĉiu urbo li kolektis ŝildojn kaj lancojn, kaj tre fortigis ilin. Kaj Jehuda kaj Benjamen restis liaj.

13La pastroj kaj Levidoj, kiuj estis en la tuta lando de Izrael, kolektiĝis al li el ĉiuj siaj regionoj;

14la Levidoj forlasis siajn antaŭurbojn kaj sian posedaĵon kaj iris en Judujon kaj Jerusalemon, ĉar Jerobeam kaj liaj filoj forpuŝis ilin de la pastrado al la Eternulo.

15Li starigis ĉe si pastrojn por la altaĵoj, por la kaproj kaj bovidoj, kiujn li faris.

16Post ili el ĉiuj triboj de Izrael tiuj homoj, kiuj havis la inklinon turnadi sin al la Eternulo, Dio de Izrael, venadis en Jerusalemon, por fari oferojn al la Eternulo, Dio de iliaj patroj.

17Kaj ili fortigadis la regnon de Judujo, kaj subtenadis ReÄ„abeamon, filon de Salomono, dum tri jaroj; ĉar ili iradis laÅ­ la vojo de David kaj Salomono dum tri jaroj.

18ReĄabeam prenis al si kiel edzinon MaĄalaton, filinon de Jerimot, filo de David, kaj de AbiĄail, filino de Eliab, filo de Jiŝaj.

19Ŝi naskis al li filojn:Jeuŝ, Ŝemarja, kaj Zaham.

20Post ŝi li prenis MaaÄ„an, filinon de Abŝalom; kaj ŝi naskis al li Abijan, Atajon, Zizan, kaj Ŝelomiton.

21ReÄ„abeam amis MaaÄ„an, filinon de Abŝalom, pli ol ĉiujn siajn edzinojn kaj kromvirinojn; ĉar li havis dek ok edzinojn kaj sesdek kromvirinojn, kaj li naskigis dudek ok filojn kaj sesdek filinojn.

22ReÄ„abeam starigis Abijan, filon de MaaÄ„a, kiel ĉefon, kiel princon inter liaj fratoj, intencante fari lin reĝo.

23Li agadis prudente; li dissendis ĉiujn siajn filojn en ĉiujn regionojn de Jehuda kaj de Benjamen, en ĉiujn fortikigitajn urbojn; li donis al ili grandajn vivrimedojn kaj prenis por ili multe da edzinoj.