La Unua Libro De Nifai
Ĉapitro 4
1Kaj okazis, ke mi parolis al miaj fratoj, dirante: Ni reiru al Jerusalemo kaj ni fidele obeu la ordonojn de la Sinjoro; ĉar, li ja estas pli potenca ol la tuta tero, do kial ne pli potenca ol Laban kaj lia kvindeko, jes, aŭ eĉ liaj dekmiloj?
2Ni do iru tien; ni estu fortaj, kiel Moseo; ĉar, efektive, li parolis al la akvoj de la Ruĝa Maro, kaj ili disfendiĝis dekstren kaj maldekstren, kaj niaj prapatroj trairis sur seka tero el kaptiteco, kaj la armeoj de Faraono sekvis kaj dronis en la akvoj de la Ruĝa Maro.
3Nu, vi ja scias, ke tio estas vera; kaj vi scias ankaŭ, ke anĝelo parolis al vi; kial vi povas dubi? Ni iru tien; la Sinjoro povas savi nin, eĉ same kiel niajn prapatrojn, kaj detrui Labanon, eĉ same kiel la egiptojn.
4Kiam mi finis paroli ĉi tiujn vortojn, ili ankoraŭ estis koleraj kaj ili ankoraŭ murmuradis; tamen ili sekvis min, ĝis ni venis ekster la murojn de Jerusalemo.
5Kaj estis nokte; kaj mi igis ilin kaŝi sin ekster la muroj. Kaj, post kiam ili kaŝis sin, mi, Nifai, glitis en la urbon kaj iris al la domo de Laban.
6Kaj mi estis gvidata de la Spirito, ne sciante antaŭe tion, kion mi devos fari.
7Tamen mi iris kaj, alproksimiĝante al la domo de Laban, mi vidis viron, kiu falis al la tero antaŭ mi, ĉar li estis ebria pro vino.
8Kaj, veninte al li, mi konstatis, ke li estas Laban.
9Kaj mi vidis lian glavon kaj mi eltiris ĝin el ĝia ingo; kaj ĝia tenilo estis el pura oro kaj ĝia prilaboriteco estis treege delikata, kaj mi vidis, ke ĝia klingo estis el la plej multekosta ŝtalo.
10Kaj okazis, ke la Spirito premis min, ke mi mortigu Labanon; sed mi diris en mia koro: Mi neniam verŝis la sangon de homo. Kaj mi hezitis kaj deziris ne devi mortigi lin.
11Kaj la Spirito diris al mi denove: Vidu, la Sinjoro transdonis lin en viajn manojn. Jes, kaj mi sciis ankaŭ, ke li celis forpreni mian propran vivon; jes, ke li ne volis aŭskulti la ordonojn de la Sinjoro; kaj ankaŭ, ke li forprenis nian posedaĵon.
12Kaj okazis, ke la Spirito ree diris al mi: Mortigu lin, ĉar la Sinjoro transdonis lin en viajn manojn;
13Jen la Sinjoro mortigas la malbonulojn por aperigi siajn justajn intencojn. Estas pli bone, ke unu homo pereu ol ke nacio degeneru kaj pereu en nekredemo.
14Kaj, aŭdinte ĉi tiujn vortojn, mi, Nifai, ekmemoris la vortojn de la Sinjoro, kiujn li diris al mi en la dezerto, dirante, ke: Se via idaro obeos miajn ordonojn, ĝi prosperos en la lando de promeso.
15Jes, kaj mi pensis ankaŭ, ke ĝi ne povos obei la ordonojn de la Sinjoro laŭ la leĝo de Moseo, se ĝi ne posedos la leĝon.
16Kaj mi sciis ankaŭ, ke la leĝo estas gravurita sur la platoj el latuno.
17Kaj, plie, mi sciis, ke la Sinjoro transdonis Labanon en miajn manojn por ĉi tiu celo por ke mi akiru la analojn laŭ liaj ordonoj.
18Pro tio mi obeis la voĉon de la Spirito, kaj mi prenis Labanon je la haroj de la kapo, kaj mi detranĉis lian kapon per lia propra glavo.
19Kaj, detranĉinte lian kapon per lia propra glavo, mi prenis la vestojn de Laban kaj metis ilin sur mian korpon; jes, nome ĉiun pecon; kaj mi zonis miajn lumbojn per liaj armiloj.
20Kaj, farinte tion, mi ekiris al la trezorejo de Laban. Kaj, irante al la trezorejo de Laban, jen mi vidis la serviston de Laban, kiu havis la ŝlosilojn de la trezorejo. Kaj mi ordonis al li per la voĉo de Laban, ke li iru kun mi en la trezorejon.
21Kaj li supozis min esti lia mastro Laban, ĉar li vidis la vestojn kaj ankaŭ la glavon zonitan ĉirkaŭ miaj lumboj.
22Kaj li parolis al mi pri la plejaĝuloj de la hebreoj, sciante, ke lia mastro Laban estis ekstere ĉi nokte inter ili.
23Kaj mi parolis al li, kvazaŭ mi estus Laban.
24Kaj mi diris al li ankaŭ, ke mi portos la gravuraĵojn, kiuj estas sur la platoj el latuno, al miaj pli aĝaj fratoj, kiuj estas ekster la muroj.
25Kaj mi ankaŭ ordonis al li, ke li sekvu min.
26Kaj li, supozante, ke mi parolis pri la fratoj de la eklezio, kaj ke mi estas vere tiu Laban, kiun mi mortigis, tial li sekvis min.
27Kaj li multfoje parolis al mi pri la plejaĝuloj de la hebreoj, dum mi eliris al miaj fratoj, kiuj estis ekster la muroj.
28Kaj okazis, ke, kiam Laman vidis min, li treege timis, kaj ankaŭ Lemuel kaj Sam. Kaj ili forkuris de antaŭ mi; ĉar ili supozis ke mi estas Laban, kaj ke li mortigis min kaj celas forpreni ankaŭ iliajn vivojn.
29Kaj okazis, ke mi alvokis al ili, kaj ili aŭdis min; kaj pro tio ili ĉesis forkuri de antaŭ mi.
30Kaj okazis, ke, kiam la servisto de Laban vidis miajn fratojn, li ektremadis kaj volis tuj fuĝi de antaŭ mi kaj reiri al la urbo Jerusalemo.
31Kaj tiam mi, Nifai, estante viro altstatura kaj ankaŭ ricevinte multan forton de la Sinjoro, pro tio mi kaptis la serviston de Laban kaj tenis lin, por ke li ne fuĝu.
32Kaj okazis, ke mi parolis kun li, ke, se li aŭskultos miajn vortojn, kiel la Sinjoro vivas kaj kiel mi vivas, se li aŭskultos niajn vortojn, ni lasos lin plu vivi.
33Kaj okazis, ke mi parolis kun li, eĉ kun ĵuro, ke ne necesas, ke li timu; ke li estos libera homo kiel ni, se li iros en la dezerton kun ni.
34Kaj mi plue parolis al li, dirante: Certe la Sinjoro ja ordonis al ni fari ĉi tion; kaj ĉu ni ne diligente obeos la ordonojn de la Sinjoro? Pro tio, se vi konsentos iri en la dezerton al mia patro, vi havos lokon inter ni.
35Kaj okazis, ke Zoram kuraĝiĝis pro la vortoj, kiujn mi diris. Nu, Zoram estis la nomo de la servisto; kaj li promesis, ke li iros en la dezerton al mia patro. Kaj li ankaŭ ĵuris al ni, ke li restos ĉe ni de post tiu tago.
36Ni ja deziris, ke li restu ĉe ni pro tio, ke la hebreoj ne eksciu pri nia fuĝo en la dezerton, por ke ili ne sekvu nin kaj detruu nin.
37Kaj okazis, ke, kiam Zoram faris uron al ni, niaj timoj pri li ĉesis.
38Kaj okazis, ke ni prenis la platojn el latuno kaj la serviston de Laban kaj foriris en la dezerton kaj vojaĝis al la tendo de nia patro.