Skip to main content

La Unua Libro De Nifai

Ĉapitro 2

1Ĉar, aŭskultu, okazis, ke la Sinjoro efektive parolis al mia patro, nome en sonĝo, kaj diris al li: Feliĉa estas vi, Lihai, pro tio, kion vi faris; kaj pro tio, ke vi estis fidela kaj deklaris al la popolo tion, kion mi ordonis al vi, atentu, oni celas forpreni vian vivon.

2Kaj okazis, ke la Sinjoro ordonis al mia patro, nome en sonĝo, ke li prenu sian familion kaj foriru en la dezerton.

3Kaj okazis, ke li obeis al la vortoj de la Sinjoro kaj tial faris tion, kion la Sinjoro ordonis al li.

4Kaj okazis, ke li foriris en la dezerton. Kaj li lasis sian domon kaj la teron, kiun li heredis, kaj sian oron kaj sian arĝenton kaj siajn valoraĵojn, kaj prenis kun si neniom krom sia familio kaj provizoj kaj tendoj, kaj foriris en la dezerton.

5Kaj li iris laŭlonge de la limoj ĉe la bordo de la Ruĝa Maro; kaj li vojaĝis en la dezerto en la limregionoj, kiuj estas pli proksimaj al la Ruĝa Maro; kaj li vojaĝis en la dezerto kun sia familio, kiu konsistis el mia patrino Sariaĥ kaj miaj pli aĝaj fratoj, kiuj estis Laman, Lemuel kaj Sam.

6Kaj okazis, ke, vojaĝinte tri tagojn en la dezerto, li starigis sian tendon en valo ĉe la flanko de rivero da akvo.

7Kaj okazis, ke li konstruis altaron el ŝtonoj kaj faris oferon al la Sinjoro kaj gloris la Sinjoron, nian Dion.

8Kaj okazis, ke li donis la nomon Laman al la rivero, kiu fluis en la Ruĝan Maron; kaj la valo estis en la limoj apud ĝia elfluejo.

9Kaj, kiam mia patro vidis, ke la akvo de la rivero fluas en la fonton de la Ruĝa Maro, li parolis al Laman, dirante: Ho, ke vi povus esti simila al ĉi tiu rivero, daŭre fluanta en la fonton de ĉiu virto!

10Kaj li parolis ankaŭ al Lemuel: Ho, ke vi povus esti simila al ĉi tiu valo, firma kaj konstanta, kaj nemoveble obeanta la ordonojn de la Sinjoro!

11Tion li diris pro la obstineco de Laman kaj Lemuel; ili ja multteme murmuris kontraŭ sia patro pro tio, ke li estas viziulo, kiu kondukis ilin el la lando Jerusalema, postlasinte la teron, kiun ili heredis, kaj ilian oron kaj ilian arĝenton kaj iliajn valoraĵojn, por perei en la dezerto. Kaj ili diris, ke tion li faris pro la sensencaj pensoj de sia koro.

12Kaj tiel Laman kaj Lemuel, estante la plej aĝaj, murmuris kontraŭ sia patro. Kaj ili murmuris, ĉar ili ne komprenis la agojn de tiu Dio, kiu kreis ilin.

13Ili ankaŭ ne kredis, ke Jerusalemo, tiu granda urbo, povus esti detruata laŭ la vortoj de la profetoj. Kaj ili similis al la hebreoj, kiuj estis en Jerusalemo kaj kiuj celis forpreni la vivon de mia patro.

14Kaj okazis, ke mia patro parolis al ili en la valo de Lemuel, kun potenco, estante plenigita per la Spirito, ĝis iliaj korpoj tremis antaŭ li. Kaj li hontigis ilin tiel, ke ili ne kuraĝis paroli kontraŭ li; pro tio ili faris tion, kion li ordonis al ili.

15Kaj mia patro loĝis en tendo.

16Kaj okazis, ke mi, Nifai, estante treege juna, tamen estante altstatura kaj ankaŭ havante deziregon scii pri la misteroj de Dio, mi pro tio elkriis al la Sinjoro; kaj jen li vizitis min kaj moligis mian koron tiel, ke mi kredis ĉiujn vortojn parolitajn de mia patro; pro tio mi ne ribelis kontraŭ li, kiel miaj fratoj.

17Kaj mi parolis al Sam, konigante al li tion, kion la Sinjoro elmontris al mi per sia Sankta Spirito. Kaj okazis, ke li kredis miajn vortojn.

18Sed, jen Laman kaj Lemuel ne volis aŭskulti miajn vortojn; kaj, estante afliktita pro la obstineco de iliaj koroj, mi elkriis al la Sinjoro pro ili.

19Kaj okazis, ke la Sinjoro parolis al mi, dirante: Feliĉa estas vi, Nifai, pro via fido, ĉar vi diligente serĉis min kun humila koro.

20Kaj, se vi obeos miajn ordonojn, vi prosperos kaj estos gvidata al lando de promeso; jes eĉ lando, kiun mi preparis por vi; jes, lando, kiu estas elektinda super ĉiuj aliaj landoj.

21Kaj, se viaj fratoj ribelos kontraŭ vi, ili detranĉiĝos de antaŭ la Sinjoro.

22Kaj, se vi obeos miajn ordonojn, vi fariĝos reganto kaj instruanto super viaj fratoj.

23Ĉar, vidu, en tiu tago, kiam ili ribelos kontraŭ mi, mi malbenos ilin, nome per terura malbeno, kaj ili havos neniom da povo super via idaro, krom se ankaŭ ĝi ribelos kontraŭ mi.

24Kaj, se okazos, ke ĝi ribelos kontraŭ mi, ili estos vipo al via idaro por sproni ĝin en la vojojn de la memorado.