Skip to main content

La Tria Libro De Nifai

Ĉapitro 25

1Ĉar jen venos tago, ardanta kiel forno: tiam ĉiuj malhumiluloj kaj malbonaguloj estos kiel pajlo; kaj la venonta tago bruligos ilin, diras la Sinjoro de la armeoj, tiel ke ĝi ne restigos al ili radikon ne branĉon.

2Sed por vi, kiuj respektas mian nomon, leviĝos la Filo de justeco, kaj sanigo estos en liaj flugiloj; kaj vi eliros kaj saltados, kiel bone nutritaj bovidoj.

3Kaj vi piedpremos la malpiulojn, ĉar ili estos polvo sub la plandoj de viaj piedoj en tiu tago, kiun mi aranĝos, diras la Sinjoro de la armeoj.

4Memoru la instruon de mia servanto Moseo, kiun mi donis al li sur Ĥoreb por la tuta Izrael, la leĝojn kaj preskribojn.

5Jen mi sendos al vi la profeton Elija, antaŭ ol venos la granda kaj timinda tago de la Sinjoro;

6Kaj li returnos la koron de la patroj al la infanoj, kaj la koron de la infanoj al iliaj patroj, por ke mi, veninte, ne frapu la teron per anatemo.

34 p.K.