Skip to main content

La Tria Libro De Nifai

Ĉapitro 23

1Kaj nun, jen, mi diras al vi, ke vi devus esplori ĉi tion. Jes, ordonon mi donas al vi, ke vi diligente esploru ĉi tion; ĉar grandaj estas la vortoj de Jesaja.

2Ĉar li vere parolis pri ĉio, kio rilatas al mia popolo, kiu estas de la domo de Izrael; estas do nepre necese, ke li parolu ankaŭ al la nejudaj nacioj.

3Kaj ĉio, kion li diris, okazis kaj okazos, konforme al la vortoj, kiujn li diris.

4Do atentu miajn vortojn; skribu tion, kion mi diris al vi; kaj en konvena tempo kaj laŭ la volo de la Patro ili eliros al la nejudaj nacioj.

5Kaj ĉiu ajn, kiu aŭskultos miajn vortojn kaj pentos kaj baptiĝos, tiu estos savita. Esploru ĉe la profetoj, ĉar multaj el ili atestos ĉi tion.

6Kaj tiam okazis, post kiam Jesuo diris ĉi tiun vortojn, ke li reparolis al ili, post klarigo al ili el ĉiuj Skriboj, kiujn ili ricevis, dirante al ili; Jen, mi volas, ke vi skribu aliajn Skribojn, kiujn vi ne havas.

7Kaj okazis, ke li diris al Nifai: Alportu la atestojn, kiujn vi kompilis kaj konservis.

8Kaj, post kiam Nifai alportis la atestojn, kaj metis ilin antaŭ lin, li ĵetis sian rigardon sur ilin kaj diris:

9Vere mi diras al vi, mi ordonis al mia servanto Samuel, la lamanido, ke li atestu al ĉi tiu popolo, ke en la tago, kiam la Patro gloros sian nomon en mi, multaj sanktuloj leviĝos el la mortintaro kaj pastre servos al ili. Kaj li diris al ili: Ĉu tio ne estis vera?

10Kaj liaj disĉiploj respondis al li kaj diris: Jes, Sinjoro, Samuel ja profetis laŭ viaj vortoj, kaj ili ĉiuj plenumiĝis.

11Kaj Jesuo diris al ili: Kiel okazis, ke vi ne skribis ĉi tion, ke multaj sanktuloj leviĝis kaj aperis al multaj kaj pastre servis al ili?

12Kaj okazis, ke Nifai rememoris, ke ĉi tio ne estis skribita.

13Kaj okazis, ke Jesuo ordonis, ke ili skribu ĝin; pro tio ĝi estis skribita tiel, kiel li ordonis.

14Kaj tiam okazis, ke, post kiam Jesuo detalis ĉiujn Skribojn en unu, kiun ili skribis, li ordonis al ili, ke ili instruu tion, kion li eksplikis al ili.

34 p.K.