La Tria Libro De Nifai
Ĉapitro 13
1Vere, vere, mi diras, ke mi volas, ke vi donu almozojn al la malriĉuloj; sed gardu vin, ke vi ne faru vian justaĵon antaŭ homoj, por esti alrigardataj de ili; alie vi ne havas rekompencon ĉe via Patro, kiu estas en la ĉielo.
2Tial, kiam vi donos almozon, ne sonigu trumpeton antaŭ vi, kiel faras la hipokrituloj en la sinagogoj kaj sur la stratoj, por havi gloron ĉe homoj. Vere mi diras al vi; Ili jam ricevas sian rekompencon.
3Sed kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra;
4Por ke via almozo estu en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos en malsekreto.
5Kaj kiam vi preĝas, ne faru kiel la hipokrituloj; ĉar ili amas preĝi, starante en la sinagogoj kaj ĉe la anguloj de la stratoj, por montri sin al homoj. Vere mi diras al vi; Ili jam ricevas sian rekompencon.
6Sed vi, kiam vi preĝas, eniru en vian ĉambreton kaj, ŝlosinte vian pordon, preĝu al via Patro, kiu estas en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos en malsekreto.
7Kaj dum via preĝado ne vante ripetadu, kiel la nejudaj nacianoj, ĉar ili supozas, ke ili estos aŭskultitaj pro sia multvorteco.
8Ne estu similaj al ili, ĉar via Patro scias, kion vi bezonas, antaŭ ol vi petas de li.
9Vi do preĝu jene; Patro nia, kiu estas en la ĉielo, via nomo estu sanktigita.
10Plenumiĝu via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
11Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
12Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
13Ĉar via estas la regno kaj la potenco kaj la gloro, por eterne. Amen.
14Ĉar se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ĉiela ankaŭ pardonos al vi
15Sed se vi ne pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ankaŭ ne pardonos viajn kulpojn.
16Kaj kiam vi fastas, ne estu kiel la hipokrituloj, kun malĝoja mieno; ĉar ili malbeligas sian vizaĝon, por ke al homoj ili ŝajnu fasti. Vere mi diras al vi; Ili jam ricevas sian rekompencon.
17Sed fastante, vi oleu vian kapon kaj lavu vian vizaĝon;
18Por ke vi ne al homoj ŝajnu fasti, sed al via Patro en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos en malsekreto.
19Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj trafosas kaj ŝtelas;
20Sed provizu al vi trezorojn en la ĉielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj nek trafosas nek ŝtelas.
21Ĉar kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro.
22La lampo de la korpo estas la okulo; se do via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estos luma.
23Sed se via okulo estas malbona, via tuta korpo estos malluma. Se do la lumo en vi estas mallumo, kiel densa estos la mallumo!
24Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!
25Kaj okazis, kiam Jesuo parolis ĉi tiujn vortojn, ke li rigardis al la dek du, kiujn li elektis, kaj diris al ili: Memoru la vortojn, kiujn mi parolis. Ĉar jen, vi estas tiuj, kiujn mi elektis por pastrohelpi al ĉi tiu popolo. Tial mi diras al vi; Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu, aŭ kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Ĉu la vivo ne estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo?
26Rigardu la birdojn de la ĉielo, ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn, kaj via Patro ĉiela ilin nutras. Ĉu vi ne multe pli valoras ol ili?
27Kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?
28Kaj kial vi zorgas pri vestaĵo; Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek ŝpinas;
29Kaj tamen mi diras al vi, ke eĉ Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el ĉi tiuj.
30Tial, se Dio tial vestas la kampan herbaĵon, kiu ekzistas hodiaŭ, kaj morgaŭ estos ĵetata en fornon, tiom pli certe li vestos vin, se vi ne estas malgrandfiduloj.
31Tial ne zorgu, dirante: Kion ni manĝu? aŭ; Kion ni trinku? aŭ; Kion ni surmetu?
32Ĉar via Patro ĉiela scias, ke vi bezonas ĉion tion.
33Sed celu unue la regnon de Dio kaj lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi.
34Tial ne zorgu pri la morgaŭa tago, ĉar la morgaŭa tago zorgos pri si mem. Sufiĉa por la tago estas ĝia propra malbono.