Skip to main content

La Libro De Moroni

Ĉapitro 2

1La vortoj de Kristo, kiujn li diris al siaj disĉiploj, la dek du kiujn li elektis, kiam li metis siajn manojn sur ilin -

2Kaj li alvokis ilin laŭ nomoj, dirante: Vi devos alvoki la Patron en mia nomo, per fervora preĝado; kaj, farinte tion, vi havos aŭtoritaton doni la Sanktan Spiriton al tiu, sur kiun vi metos viajn manojn: kaj en mia nomo vi devos doni ĝin, ĉar tiel faras miaj apostoloj.

3Kristo diris ĉi tiujn vortojn al ili je la tempo de sia unua apero; kaj la popolamaso ne aŭdis ilin, sed la disĉiploj aŭdis ilin; kaj sur ĉiujn, sur kiujn ili metis siajn manojn, fali la Sankta Spirito.

400-421 p.K.