La Dua Libro De Nifai
Ĉapitro 3
1KAJ nun mi parolas al vi, Jozefo, mia lastenaskito. Vi naskiĝis en la dezerto de miaj afliktaĵoj; jes, en la tagoj de mia plej granda malĝojo via patrino naskis vin.
2Kaj la Sinjoro konsekru ankaŭ al vi ĉi tiun landon, kiu estas plej ŝatinda lando, kiel vian heredaĵon kaj la heredaĵon de via idaro kun viaj fratoj por via sekureco por ĉiam, se vi obeos la ordonojn de la Sanktulo de Izraelo.
3Kaj nun, Jozefo, mia lastenaskito, kiun mi elkondukis el la dezerto de miaj afliktaĵoj, la Sinjoro benu vin por ĉiam, por ke via idaro ne estu tute ekstermita.
4Ĉar vi ja estas la frukto do mia lumbo; kaj mi estas ido de Jozef, kiu estis forkondukita kiel kaptito en Egipton. Kaj grandaj estis la interligoj de la Sinjoro, kiujn li faris kun Jozef.
5Pro kio, Jozef efektive vidis nian tagon. Kaj li akiris de la Sinjoro promeson, ke el la fruktoj de lia lumbo Dio, la Sinjoro, aperigos virtan markoton de la domo de Izraelo; ne la Mesion, sed markoton, kiu estas derompota, tamen memorota en la interligoj de la Sinjoro, kiujn la Mesio klarigos al ili en la lastaj tagoj, en la spirito de potenco, por elkonduki ilin el mallumo en lumon jes, el la mallumo de kaŝiteco kaj el kaptiteco en liberecon.
6Ĉar Jozef vere atestis, dirante: La Sinjoro, mia Dio, aperigos vidiston, kiu estos elektinda vidisto por la fruktoj de mia lumbo.
7Jes, Jozef vere diris: Ĉi tion diris la Sinjoro al mi: Elektindan vidiston mi aperigos el la fruktoj de via lumbo; kaj li estos alte honorata inter la fruktoj de via lumbo. Kaj el li mi donos ordonon, ke li faru verkon por la fruktoj de via lumbo, siaj fratoj, kiu estos altvalora por ili, nome alportonta al ili scion pri la interligoj, kiujn mi faris kun viaj prapatroj.
8Kaj mi donos al li ordonon, ke li faru nenion alian ol la verkon, kiun mi ordonos al li. Kaj mi grandigos lin antaŭ miaj okuloj; ĉar li faros mian verkon.
9Kaj li estos granda kiel Moseo, kiun, mi diris, mi aperigos al vi por liberigi mian popolon, ho domo de Izraelo.
10Kaj Moseon mi aperigos por liberigi vian popolon el la land egipta.
11Sed vidiston mi aperigos el la fruktoj de via lumbo; kaj al li mi donos potencon por alporti mian parolon al la idoj de via lumbo kaj ne nur por alporti mian parolon, diris la Sinjoro, sed ankaŭ por konvinki ilin pri mia parolo, kiu jam eliris inter ilin.
12Pro kio, la fruktoj de via lumbo skribos; kaj la fruktoj de la lumbo de Jehudo skribos; kaj tio, kio estos skribita de la fruktoj de via lumbo, kaj ankaŭ tio, kion estos skribita de la fruktoj de la lumbo de Jehudo, kune kreskos por konfuzi falsajn doktrinojn kaj ĉesigi disputojn kaj estigi pacon inter la fruktoj de via lumbo kaj venigi ilin al la scio de iliaj prapatroj en la lastaj tagoj kaj ankaŭ al la scio pri miaj interligoj, diras la Sinjoro.
13Kaj el malforteco li refortiĝos en tiu tago, kiam mia laboro komenciĝos inter ĉiuj de mia popolo por restarigi vin, ho domo de Izraelo, diras la Sinjoro.
14Kaj jene profetis Jozef, dirante: Aŭdu, tiun vidiston la Sinjoro benos; kaj tiuj, kiuj celos detrui lin, estos hontigitaj; ĉar ĉi tiu promeso, kiun mi akiris de la Sinjoro, por la fruktoj de mia lumbo, plenumiĝos. Mi ja estis certa pri la plenumiĝo de ĉi tiu promeso;
15Kaj li portos la saman nomon kiel mi; kaj ĝi estos la sama nomo kiel tiu de lia patro. Kaj li similos al mi; ĉar tio, kion la Sinjoro estigos per lia mano, per la potenco de la Sinjoro kondukos mian popolon al saviĝo.
16Jes, tiel profetis Jozef jene: Mi estas certa pri ĉi tio, same kiel mi estas certa pri la promeso de Moseo; ĉar la Sinjoro diris al mi, Mi konservos vian idaron por ĉiam.
17Kaj la Sinjoro diris: Mi estigos Moseon; kaj mi donos potencon al li en bastono; kaj mi donos al li prudenton por skribi. Tamen mi ne malstreĉos lian langon, por ke li multe parolu, ĉar mi ne faros lin elokventa parolanto. Sed mi skribos por li mian instruon per la fingro de mia propra mano; kaj mi donos al li proparolanton.
18Kaj la Sinjoro diris al mi ankaŭ: Mi estigos post vi frukton de via lumbo; kaj mi donos al li proparolanton; Kaj, aŭdu, mi diros al li, ke li skribu la skribon de la frukto de via lumbo, por la fruktoj de via lumbo; kaj la proparolanto de via lumbo deklaros ĝin.
19Kaj la vortoj, kiujn li skribos, estos la vortoj, kiuj laŭ mia saĝeco estas bonaj por disvastiĝo inter la fruktoj de via lumbo. Kaj estos, kvazaŭ la fruktoj de via lumbo krius al ili el la polvo; ĉar mi konas ilian fidon.
20Kaj ili krios el la polvo; jes, nome, penton al siaj fratoj, eĉ post kiam multaj generacioj pasis post ili. Kaj okazos, ke ilia krio disiros pro la simpleco de iliaj vortoj.
21Pro ilia fido iliaj vortoj disvastiĝos el mia buŝo al iliaj fratoj, kiuj estas la fruktoj de via lumbo; kaj la malfortecon de iliaj vortoj mi fortigos pro ilia fido, por memorigi mian interligon, kiun mi faris kun viaj prapatroj.
22Kaj nun, mia filo Jozefo, aŭskultu, laŭ ĉi tiu maniero mia patro iam profetis.
23Tial, pro ĉi tiu interligo vi estas benita; ĉar via idaro ne estos ekstermita, ĉar ili aŭskultos la vortojn de la libro.
24Kaj aperos inter ili potenculo, kiu faros multe da bono, kaj per vortoj kaj per agoj, estante ilo en la manoj de Dio kaj havante multege da fido, por fari potencajn miraklojn, kaj por fari tion, kio estas granda antaŭ la okuloj de Dio, multe restarigante la domon de Izraelo kaj la idaron de viaj fratoj.
25Kaj nun, benita estas vi, Jozefo. Jen vi estas malgranda; pro tio aŭskultu la vortojn de via frato Nifai, kaj efektive fariĝos al vi laŭ la vortoj, kiujn mi diris. Memoru la vortojn de via mortanta patro. Amen.